FORPASIS LI SHIJUN (LAUXLUM)
Akademiano Li Shijun (CXinio), konata per la plumnomo Lauxlum, forpasis la
10-an de novembro en Pekino. Li naskigxis en 1923 kaj eklernis Esperanton en
1939. En 1950 li kunpreparis la fondon de CXina Esperanto-Ligo kaj
ekpartoprenis en la redaktado de la monata gazeto El Popola CXinio, por kiu
li longtempe servis i.a.
viccxefredaktoro de CXina Esperanto-Eldonejo kaj de La Mondo, la organo de
CXEL.
Lauxlum faris kvante kaj kvalite elstaran kontribuon al la traduka literaturo
de Esperanto. Li tradukis i.a. la verkojn La okcidenta cxambro de Zengling
Hong (1961), Sinjoro Dongguo de Dong Gjuhian (1962), Asxma (1980), Auxtuno en
la printempo d! e Ba Jin (1980), Uxang Guj kaj Li SXjangsxjang de Chi Li
(1985), Qu Yuan de Guo Moruo (1987), Frosta nokto de Ba Jin (1990), CXinaj
klasikaj poemoj ilustritaj (1990), Mirrakontoj de Liaozhai de Pu Songling
(1994), CXe akvorando (2004), Noktomezo de Mao Dun (2004), Romano pri la tri
regnoj de Luo Guanzhong (2008), Pilgrimo al la Okcidento de Wu Cheng'en
(2009), kaj Kvar generacioj sub la sama tegmento de Lao She (2011). Li
kuntradukis kaj poluris la trivoluman CXina antologio (1959, 1986, 1989) kaj
multajn aliajn verkojn. Li mem auxtoris i.a. 222 simplaj versajxoj por
komencantoj (1995), kaj poemojn, artikolojn, eseojn kaj recenzojn.
Lauxlum verkis ankaux lernilojn, i.a. Nova vortaro Esperanto-cxina (kun aliaj,
1959), Esperanta konversacio (1964), Unua sxtupo de Esperanto (1983),
Esperanto-kurso por memlernado (1984), Nova kurso de Esperanto (1986),
Esperanto-CXina Vortaro (kun aliaj, 1990), kaj Gvidlibro de Esperanta
konversacio (2001).
Lauxlum estis membro de la SXtata Komisiono por Jugxo pri Kompetenteco de
Superaj Tradukistoj. Ekde 1990 li gxuis sxtatan subvencion pro sia kontribuo
al jxurnalismo. Li estis estro de CXina Esperanto-Instituto kaj, ekde 1983,
membro de la Akademio de Esperanto. Li estis elektita
UEA en la 89-a
Internacian Kongresan Universitaton. En 2010 la CXina Tradukista Asocio
honoris lin per Dumviva Honora Premio pri Tradukado.
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 478 (