著名世界语翻译家李士俊先生

天堂纪念馆:http://www.5201000.com/TT224522278
本馆由[ jackson ]创建于2012年11月10日

Lauxlum forpasis

发布时间:2012-11-19 17:00:08      发布人: jackson

La 10an de novembro 2012 forpasis eminenta cxina esperantisto Li Shijun, internacie konata kiel Lauxlum.

Li Shijun naskigxis la 29an de marto 1923 en kampara familio en la provinco Hebei, sed devis forlasi sian hejmon pro la invado de la japana armeo. Li laboris kiel jxurnalisto kaj instruisto de la lingvoj cxina, angla kaj Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj.

Kun Esperanto li konatigxis en 1939 per brosxuro kaj en 1940 aligxis al koresponda kurso. Post unu jaro li ekpartoprenis la movadon, propagandante kaj instruante la lingvon. En majo 1950 estis fondita la revuo El Popola CXinio, kaj li igxis unu el la tri gxiaj dungitoj. Danke al siaj kapabloj li poste farigxis viccxefredaktoro de El Popola CXinio kaj de la CXina Esperanto-Eldonejo, prezidanto de la CXina Esperanto-Instituto. Li emeritigxis en 1989.

Li elcxinigis plurajn verkojn de Mao Zedong, porinfanajn bildrakontojn ktp, sed plej grandan rekonon li ricevis pro tradukoj de verkoj el la cxina beletro, inter kiuj estas romanoj Auxtuno en la printempo kaj Frosta nokto (ambaux de Bakin), Noktomezo (Mao Dun), CXe Akvorando (klasika romano, kutime atribuata al Shi Nai’an), Romano pri la tri regnoj (Luo Guanzhong), Kvar generacioj sub la sama tegmento (Lao She), Pilgrimo al la Okcidento (Wu Cheng’en); epopeoj Asxma, UXang Guj kaj Li Sxjangsxjang (Li GXji); dramo Qu Yuan (Guo Moruo); novelaroj Mirrakontoj de Liaozhai (Pu Songling), CXinaj klasikaj poemoj ilustritaj. Li Shijun kuntradukis verkojn antologiajn CXina antologio, Noveloj el antikva CXinio kaj Noveloj de Lusin, Poemaro de Li Bai k. a., verkis kaj kompilis vortarojn kaj lernolibrojn, verkis multegajn artikolojn kaj recenzojn por El Popola CXinio kaj aliaj gazetoj cxinaj kaj alilandaj. Dum sia 40-jara laboro li tradukis por El Popola CXinio tekstojn kun cx. du milionoj da ideogramoj kaj poluris tradukojn kun kvar milionoj da ideogramoj.

Li estis membro de la SXtata Komisiono por Jugxo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj. Pro sia jxurnalisma agado ekde 1991 li ricevadis specialan subvencion, kiun la cxina registaro donas al eminentaj fakuloj. Liajn meritoj estas rekonitaj anka? en Esperantujo: membro de la Akademio de Esperanto (1983–2009), honora membro de UEA (2004), honora prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, honora komitatano de la CXina Esperanto-Ligo. Lauxreato de la premioj de la Fonda?o Grabowski (2003), de la CXina Tradukista Ligo (2010), de la CXina Esperanto-Ligo (2011) kaj de la premio de OSIEK pro la traduko de CXe akvorando (2011).

Ni funebras kaj kondolencas.

La Ondo de Esperanto,
La Balta Ondo,
Sezonoj,
Radio Esperanto

 

 

 

 


到过这里的访客更多>>